29/01/2025

POESIA CIÊNCIA/ POEZIO SCIENCO

 


Ciência toda humana

flerta o previsível

prediz: Natureza engana

brota o indizível

 

Poesia gera o inefável

improvável o poema pena

bico de pena inimaginável

Poesia baila no risco

entorta o intragável

olho que tudo vê

improvável onde pisca cisco

 

Scienco plene homa

antaŭvideblon flirtas

antaŭvidas: naturo trompas,

nedireblo ĝermas

 

Poezio nedireblon naskas

malprobabla, poem’ suferas

neimagebla plumbeko

poezio bailas sur risko

nemanĝeblaĵo tordiĝas

malprobabla ĉion-vida okulo

kie aĵeto blinkas


27/01/2025

NO LUCRO OU NO SAL


NO LUCRO OU NO SAL

Chegada a velhice, o envelhecer obrigatório.

O envilecer, histeria opcional.

Se paranoia, tá no sal

se metanoia, a glória pessoal.

Seu lugar ao sol se sombra incluída,

muitas histórias na sua história.

 

PROFITE AŬ SUFERE

Veninte maljuneco, maljuno deviga.

malnobliĝo, opcia histerio.

Se paranoio, abunda sufero

Se metanoio, persona glorio.

Subsune vi, se inkluda ombro,

pluraj rakontoj en via historio.


12/01/2025

SUNE - SOB O SOL


Pluvas ĉe mia kompren'💥
de l’ mondo.
Ĉe mia koro tamen
la mondo sunas!

Chove entender o 
mundo
Mas, meu coração 
ao Sol vai fundo!

10/01/2025

COMENTAR É PRECISO - KOMENTI NECESAS

 https://paposnascentes8.wordpress.com/2025/01/10/leia-e-comente-a-importancia-das-opinioes-dos-leitores/ 

https://www.amazon.com.br/dp/B0DQHM8YZ1

Dankon pri via legado kaj disvastigo.

Grato por ler e divulgar.

08/01/2025

CÉLULA - ĈELO

 

CÉLULA 

Célula deste planeta 

sigo o universo,

no diálogo com cada célula 

a palavra mais exata:

siga o que lhe diz

sua sabedoria inata! 

No mais, seja feliz! 😉


ĈELO 

Ĉelo de ĉi tiu planedo 

sekvas mi l' universon,

dialoge kun ĉiu ĉelo 

vorto la plej ekzakta:

sekvu tion kion diras

vian saĝon nenaskitan! 

Cetere, estu feliĉa!


07/01/2025

ACÊNTRICO - SENCENTRA

 


ACÊNTRICO 

Estou na sequência 

onfalocêntrico, falocêntrico, egocêntrico,

exocêntrico, excêntrico.

Na simultaneidade,

concêntrico, centrocêntrico, acêntrico

Na totalidade,

estou sendo Eu Sou 

Não euzinho, não mimmizinho, 

não exato enquanto existo, 

inato!

Inato Eu Sou!


SENCENTRA 

Statas mi sekve 

onfalocentra, falocentra, egocentra,

ekzocentra, ekscentra.

Simultanece,

kuncentra, centrocentra, sencentra

Tutece,

mi Mi Estas 

Ne eta mi, nek eta min, 

ne ekzakta dum ekzisto, 

nenaskita!

Nenaskita Mi Estas!


03/01/2025

GOZO - VOLUPTO


 GOZO

Sei, mas do que você tem medo?

Achei que ficaria com medo

da pergunta, mas reagi em tempo

meu medo é não terminar este poema.

Sei, mas quando termina um poema?

Poemas acaso terminam como namoros antigos:

Sei, mas quando o poema fica antigo

é preciso terminar?

Enquanto for gozo o poema não tem fim

ejaculação é menos que gozo

gozo é o poema que fica em mim

quando o poema vazou:

a poesia é o gostinho que fica

dizendo assim: gozou?

Então goza essa paz

goza lamber a cria – amanhã tem mais

poema jorrando poesia!


VOLUPTO

Bone, sed kion vi timas?

Mia supozo, timi la demandon, sed reagis ĝustatempe

mia timo, ĉi tiun poemon ne fini.

Bone, sed kiam finiĝas poemo?

Ĉu poemoj finiĝas kiel antikvaj enmiĝoj?

Ĉu kiam la poem’ iĝas antikva

ni bezonas fini ĝin?

Dum la poem' ĝuos nin ne venos ĝi al la fin’:

ejakulo estas malpli ol ĝuo

ĝuo estas la poem’ restanta ĉe mi

kiam la poemo forfluis:

la poezio estas la gustesto, kiu restas

kaj diras tiel: Ĉu vi ĝuis?

Do restu en tiu paca ĝuado

ĝuu la kreiton per lekado 

morgaŭ venos certe plia

poemo ŝprucanta poezion!


30/12/2024

SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado

       


                                                                    

SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado

                                                                               Paulo P Nascentes


        Verŝajne komunikiĝi estas kunnaskita kapablo. Tiu kapablo ekzistas en bebo antaŭ ĝi parolu aŭ skribu. Familie kaj komunume, okazas la lernado de la ĉirkaŭa patrina lingvo. Nur poste, ĝenerale lerneje, venas la eniro en la skriban mondon. Multaj tamen mislernas verki eble pro nacilingva misinstruado. El tio naskiĝas tia kredo: “ho! mi ne scipovas la portugalan!” Multfoje misas la pedagogio de tekstoj-legado kaj verkado, kio estas aparta kapablo de lingvoakirado. Pri la kaŭzoj de tiu fenomeno, ni ne okupiĝu, sed nur pri ĝia konstato kaj ebla solvo. Esence kio mankas aŭ perdiĝis?


        Ĉu iel mankas persona kontakto mem kun la esenco? Jen hipotezo, eĉ se tiu esenco estu nemezurebla, do supoze neekzistanta? Pri tiu pensomodelo ankaŭ ni ne diskutos. Sed, interesas nin, ĉu estas rimedo kapabla ŝanĝi la malkomfortan situacion. Certe oni rajtas kapabliĝi kaj verki soci-utilajn tekstojn minimume esprimpovaj. Ĉu oniaj plej kaŝitaj mensaj tavoloj ne meritas sunlume aperi?


        Alivorte, ĉu onia psiĥa tuteco ne meritas libere esprimiĝi? Forte impresis min artikolo aperinta en Majo 1986 en la revuo “O Rosacruz”, bulteno de la brazila sekcio de AMORC, nome “O Ritmo Pessoal” (La persona ritmo) de Louise Anderson. Temis pri psikologia kolektiva eksperimento okazinta en usona universitato. Laŭ ĝi, grupo de selektitaj homoj skribis pri siaj pensoj, impresoj kaj konvinkoj dum almenaŭ 10 minutoj, senhalte, ĉiutage. Nenia paŭzo devus veni ĉu por elekti la ĝustan vorton, ĉu por ĝustigi gramatikaĵojn aŭ ortografiaĵojn, aŭ eĉ por alveni al logika sinsekvo da ideoj. Estas nur du reguloj aŭ rekomendoj: unue, daŭre ripetu la lastan vorton ĝis alia ekaperu viamense kaj due, estu sincera, ĉar vi rajtas detrui tiun skriban esprimon. Mia decido sperti tion dum ĉirkaŭ tri semajnoj ŝajnis neevitebla antaŭ mia ekscitita scivolo. Mian propran sperton mi ne diru. Tamen, iom poste, partnere kun psikologiino, ni ekgvidis klasojn pri tekstofarado en lernejoj, kongresoj laŭ la metodo de ni aranĝita surbaze de la artikolo. Kelkaj rezultoj rilate la tekstokvaliton impresis nin kaj diversajn partoprenantojn. Jarojn poste, etendiĝan porinstruistan kurson mi gvidis en Beletra Instituto de UnB. El ĝi venis lumen la nuna versio kune kun plia esploro. Tiel, partnere kun alia amikino, ni okazigis perrete kurson, nome “Esenca Verkado”. El kio ĝi konsistas?


        Facile konstateblas, ke ofte multaj tekstoj ŝajnas esti verkita kvazaŭ nur cerbe. Pro hastaj, malprofundaj, senbazaj pedagogiaj konkludoj, ŝablonoj supozeble efikaj estas proponataj al lernantaro, cele al aprobiĝo en ekzamenoj. Claver (2006) pritraktas du problemojn: la uzo de “reguloj de bona verkado” kaj tio, ke “metodoj kaj teknikoj de verko-instruado ne sukcesas superi la akademismon kaj la rutinon”.

Imagu, kion faras muzikisto antaŭ ol koncerti? Same volejbalisto aŭ futbalisto kion ili faras antaŭ la matĉo? Kion celas la unuaj akordoj, neaŭdeblaj duonvoĉoj, liberaj pilkoŝotoj? Certe la celo estas agordiĝi al la uzota instrumento, ĉu voĉo, ĉu gitaro, ĉu la korpo mem. Tial kadre de nia metodo, unue estas proponata varmiĝo per spirado, korpaj movoj, liniiĝo al nia centro. Due, skribi vortojn, liberajn kiel proceso, tiel skribi senĉese ion ajn dum 10 minutoj. Trie, teksto kiel emociigilo, tio estas, legado kaj aŭskultado de poeziaĵo, kanto de la tielnomata brazila popolmuziko. Kvare, teksto kiel produkto: venas propradire la tekstoverkado mem. Laste, sed ne balaste, tekstoplibonigo per legadorondo cele al la tekstokomunikado kaj ĝia kunlabora plibonigo. Ĉiuj do bonetose kunlernas.


        Du tiamajn kuriozaĵojn mi rakontu por montri la animstaton de malsamaj kursintoj. Ili estis timema lernanto de publika lernejo, 13-jaraĝa, kaj viro ĉe la pordo, kiu geste volis komunikiĝi kun la koramikino ene de la klasĉambro. Post la komando skribi vortojn dum 10 minutoj, la knabo timeme, malfortvoĉe, levis la manon kaj demandis min, ĉu li rajtis skribi… fivortojn. Ridete, mi jesis:             “Trankviliĝu! Certe vi skribos neniun, kiujn jam mi ne konas. Krome, poste vi povos komplete disŝiri la paperon”. Libera kaj danka, li ekis la skribadon. La menciitan viron mi invitis eniri en la ĉambron kaj partopreni la sesion. Dankeme, li sindirektis al libera sidloko, prenis skribilon, paperon, trankvilon. Kurioze, kiam komenciĝis la legad-rondo li levis la manon kaj emocie eklegis sian verkon. Post la laŭdo de kolegoj, li sin konfesis surprizita, ĉar unuafoje venis al li poemo! Inĝeniero, tre racia, sed eble pro la enhavo veninta dum la 10-minuta teksto, li asertis aliri memoraĵojn kaj neatendite sukcesis verki tiele. Spontaneaj aplaŭdoj aŭdiĝis.


        Aliokaze, en klaso de instruistoj pri la portugala, unu el ili asertis, ke li preskaŭ ne kredis pri la beleco de teksto de ne tiom brila lernanto. Tiu instruisto legis lian leteron omaĝe al la patro, kiu, enhospitaliĝinta, ne povis paŝi hejme la kristnaskan feston. En tiu tago, kaŝe, kelkaj kolegoj tute vane penis ne ploreti.


        Krom oferti plifoje tiun instigan kurson, venis al mi en la kapo la ideo esperantigi ĝin por instruado kadre de E-klasoj. Se partnero sin proponos, tio certe eblos. Dubon tamen mi havas, ĉu tiu 10-minuta libera skribado ja funkcios aŭ ne fremdlingve. Supozeble por ne denaskuloj en Esperanto ĝi fiasku, ĉar certe alia cerbo-areo stimuliĝos. Ĉu tio funkcios? Kion vi opinias pri tiu defio?


        Certe plia klarigo povos veni el zorga esploro pri tiaj reagoj. Eble helpos nin
informiĝi pri la “kolektiva nekonscienco” (Jung, 2017), pri vojoj de homa kreativeco (Goswami, 2008) kaj similaj. Ambaŭkaze, la suka verkaro naskiĝis el multaj jaroj de studoj kaj eksperimentoj. Minimume, jen bona irvojo por pliaj demandoj kaj investigoj. Ĉu vi tiucele sinprezentas, kara leganto?


        Referencoj
ANDERSON, L. Rete, nur disponeblas tiu resuma mencio al la originala artikolo: https://vidaplenaebemestar.com.br/inspiracao/sua-essencia/descobrindo-o-ritmo- pessoal
CLAVER, R. Escrever sem doer: oficina de redação. 2 ed. revista e ampliada. Belo Horizonte: Editora UFMG, 2006.
GOSWAMI, A. Criatividade quântica: como despertar o nosso potencial criativo. Trad. Cássia Nasser, Marcelo Borges. São Paulo: Aleph, 2008.
JUNG, C. G. O eu e o inconsciente. Trad. Dora F. da Silva. 27 ed. Petrópolis: Vozes, 2017.

TOLO / STULTULO

  TOLO Que lhe adianta, ó tolo, ler sobre caridade e compai xão se não as tens no próprio consolo se isto lhe povoa o cérebro sem ...