Dulingva poezia blogo, kompromise kun beleco, harmonio, filozofio, kulturo, simpleco, amo al humanisma Arto.
12/01/2025
SUNE - SOB O SOL
10/01/2025
COMENTAR É PRECISO - KOMENTI NECESAS
https://paposnascentes8.wordpress.com/2025/01/10/leia-e-comente-a-importancia-das-opinioes-dos-leitores/
https://www.amazon.com.br/dp/B0DQHM8YZ1
Dankon pri via legado kaj disvastigo.
Grato por ler e divulgar.
08/01/2025
CÉLULA - ĈELO
CÉLULA
Célula deste planeta
sigo o universo,
no diálogo com cada célula
a palavra mais exata:
siga o que lhe diz
sua sabedoria inata!
No mais, seja feliz! 😉
ĈELO
Ĉelo de ĉi tiu planedo
sekvas mi l' universon,
dialoge kun ĉiu ĉelo
vorto la plej ekzakta:
sekvu tion kion diras
vian saĝon nenaskitan!
Cetere, estu feliĉa!
07/01/2025
ACÊNTRICO - SENCENTRA
ACÊNTRICO
Estou na sequência
onfalocêntrico, falocêntrico, egocêntrico,
exocêntrico, excêntrico.
Na simultaneidade,
concêntrico, centrocêntrico, acêntrico
Na totalidade,
estou sendo Eu Sou
Não euzinho, não mimmizinho,
não exato enquanto existo,
inato!
Inato Eu Sou!
SENCENTRA
Statas mi sekve
onfalocentra, falocentra, egocentra,
ekzocentra, ekscentra.
Simultanece,
kuncentra, centrocentra, sencentra
Tutece,
mi Mi Estas
Ne eta mi, nek eta min,
ne ekzakta dum ekzisto,
nenaskita!
Nenaskita Mi Estas!
03/01/2025
GOZO - VOLUPTO
GOZO
Sei, mas do que você tem medo?
Achei que ficaria com medo
da pergunta, mas reagi em tempo
meu medo é não terminar este poema.
Sei, mas quando termina um poema?
Poemas acaso terminam como namoros antigos:
Sei, mas quando o poema fica antigo
é preciso terminar?
Enquanto for gozo o poema não tem fim
ejaculação é menos que gozo
gozo é o poema que fica em mim
quando o poema vazou:
a poesia é o gostinho que fica
dizendo assim: gozou?
Então goza essa paz
goza lamber a cria – amanhã tem mais
poema jorrando poesia!
VOLUPTO
Bone, sed kion vi timas?
Mia supozo, timi la demandon, sed reagis ĝustatempe
mia timo, ĉi tiun poemon ne fini.
Bone, sed kiam finiĝas poemo?
Ĉu poemoj finiĝas kiel antikvaj enmiĝoj?
Ĉu kiam la poem’ iĝas antikva
ni bezonas fini ĝin?
Dum la poem' ĝuos nin ne venos ĝi al la fin’:
ejakulo estas malpli ol ĝuo
ĝuo estas la poem’ restanta ĉe mi
kiam la poemo forfluis:
la poezio estas la gustesto, kiu restas
kaj diras tiel: Ĉu vi ĝuis?
Do restu en tiu paca ĝuado
ĝuu la kreiton per lekado
morgaŭ venos certe plia
poemo ŝprucanta poezion!
30/12/2024
SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado
SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado
Paulo P Nascentes
Verŝajne komunikiĝi estas kunnaskita kapablo. Tiu kapablo ekzistas en bebo antaŭ ĝi parolu aŭ skribu. Familie kaj komunume, okazas la lernado de la ĉirkaŭa patrina lingvo. Nur poste, ĝenerale lerneje, venas la eniro en la skriban mondon. Multaj tamen mislernas verki eble pro nacilingva misinstruado. El tio naskiĝas tia kredo: “ho! mi ne scipovas la portugalan!” Multfoje misas la pedagogio de tekstoj-legado kaj verkado, kio estas aparta kapablo de lingvoakirado. Pri la kaŭzoj de tiu fenomeno, ni ne okupiĝu, sed nur pri ĝia konstato kaj ebla solvo. Esence kio mankas aŭ perdiĝis?
Ĉu iel mankas persona kontakto mem kun la esenco? Jen hipotezo, eĉ se tiu esenco estu nemezurebla, do supoze neekzistanta? Pri tiu pensomodelo ankaŭ ni ne diskutos. Sed, interesas nin, ĉu estas rimedo kapabla ŝanĝi la malkomfortan situacion. Certe oni rajtas kapabliĝi kaj verki soci-utilajn tekstojn minimume esprimpovaj. Ĉu oniaj plej kaŝitaj mensaj tavoloj ne meritas sunlume aperi?
Alivorte, ĉu onia psiĥa tuteco ne meritas libere esprimiĝi? Forte impresis min artikolo aperinta en Majo 1986 en la revuo “O Rosacruz”, bulteno de la brazila sekcio de AMORC, nome “O Ritmo Pessoal” (La persona ritmo) de Louise Anderson. Temis pri psikologia kolektiva eksperimento okazinta en usona universitato. Laŭ ĝi, grupo de selektitaj homoj skribis pri siaj pensoj, impresoj kaj konvinkoj dum almenaŭ 10 minutoj, senhalte, ĉiutage. Nenia paŭzo devus veni ĉu por elekti la ĝustan vorton, ĉu por ĝustigi gramatikaĵojn aŭ ortografiaĵojn, aŭ eĉ por alveni al logika sinsekvo da ideoj. Estas nur du reguloj aŭ rekomendoj: unue, daŭre ripetu la lastan vorton ĝis alia ekaperu viamense kaj due, estu sincera, ĉar vi rajtas detrui tiun skriban esprimon. Mia decido sperti tion dum ĉirkaŭ tri semajnoj ŝajnis neevitebla antaŭ mia ekscitita scivolo. Mian propran sperton mi ne diru. Tamen, iom poste, partnere kun psikologiino, ni ekgvidis klasojn pri tekstofarado en lernejoj, kongresoj laŭ la metodo de ni aranĝita surbaze de la artikolo. Kelkaj rezultoj rilate la tekstokvaliton impresis nin kaj diversajn partoprenantojn. Jarojn poste, etendiĝan porinstruistan kurson mi gvidis en Beletra Instituto de UnB. El ĝi venis lumen la nuna versio kune kun plia esploro. Tiel, partnere kun alia amikino, ni okazigis perrete kurson, nome “Esenca Verkado”. El kio ĝi konsistas?
Facile konstateblas, ke ofte multaj tekstoj ŝajnas esti verkita kvazaŭ nur cerbe. Pro hastaj, malprofundaj, senbazaj pedagogiaj konkludoj, ŝablonoj supozeble efikaj estas proponataj al lernantaro, cele al aprobiĝo en ekzamenoj. Claver (2006) pritraktas du problemojn: la uzo de “reguloj de bona verkado” kaj tio, ke “metodoj kaj teknikoj de verko-instruado ne sukcesas superi la akademismon kaj la rutinon”.
Imagu, kion faras muzikisto antaŭ ol koncerti? Same volejbalisto aŭ futbalisto kion ili faras antaŭ la matĉo? Kion celas la unuaj akordoj, neaŭdeblaj duonvoĉoj, liberaj pilkoŝotoj? Certe la celo estas agordiĝi al la uzota instrumento, ĉu voĉo, ĉu gitaro, ĉu la korpo mem. Tial kadre de nia metodo, unue estas proponata varmiĝo per spirado, korpaj movoj, liniiĝo al nia centro. Due, skribi vortojn, liberajn kiel proceso, tiel skribi senĉese ion ajn dum 10 minutoj. Trie, teksto kiel emociigilo, tio estas, legado kaj aŭskultado de poeziaĵo, kanto de la tielnomata brazila popolmuziko. Kvare, teksto kiel produkto: venas propradire la tekstoverkado mem. Laste, sed ne balaste, tekstoplibonigo per legadorondo cele al la tekstokomunikado kaj ĝia kunlabora plibonigo. Ĉiuj do bonetose kunlernas.
Du tiamajn kuriozaĵojn mi rakontu por montri la animstaton de malsamaj kursintoj. Ili estis timema lernanto de publika lernejo, 13-jaraĝa, kaj viro ĉe la pordo, kiu geste volis komunikiĝi kun la koramikino ene de la klasĉambro. Post la komando skribi vortojn dum 10 minutoj, la knabo timeme, malfortvoĉe, levis la manon kaj demandis min, ĉu li rajtis skribi… fivortojn. Ridete, mi jesis: “Trankviliĝu! Certe vi skribos neniun, kiujn jam mi ne konas. Krome, poste vi povos komplete disŝiri la paperon”. Libera kaj danka, li ekis la skribadon. La menciitan viron mi invitis eniri en la ĉambron kaj partopreni la sesion. Dankeme, li sindirektis al libera sidloko, prenis skribilon, paperon, trankvilon. Kurioze, kiam komenciĝis la legad-rondo li levis la manon kaj emocie eklegis sian verkon. Post la laŭdo de kolegoj, li sin konfesis surprizita, ĉar unuafoje venis al li poemo! Inĝeniero, tre racia, sed eble pro la enhavo veninta dum la 10-minuta teksto, li asertis aliri memoraĵojn kaj neatendite sukcesis verki tiele. Spontaneaj aplaŭdoj aŭdiĝis.
Aliokaze, en klaso de instruistoj pri la portugala, unu el ili asertis, ke li preskaŭ ne kredis pri la beleco de teksto de ne tiom brila lernanto. Tiu instruisto legis lian leteron omaĝe al la patro, kiu, enhospitaliĝinta, ne povis paŝi hejme la kristnaskan feston. En tiu tago, kaŝe, kelkaj kolegoj tute vane penis ne ploreti.
Krom oferti plifoje tiun instigan kurson, venis al mi en la kapo la ideo esperantigi ĝin por instruado kadre de E-klasoj. Se partnero sin proponos, tio certe eblos. Dubon tamen mi havas, ĉu tiu 10-minuta libera skribado ja funkcios aŭ ne fremdlingve. Supozeble por ne denaskuloj en Esperanto ĝi fiasku, ĉar certe alia cerbo-areo stimuliĝos. Ĉu tio funkcios? Kion vi opinias pri tiu defio?
Referencoj
ANDERSON, L. Rete, nur disponeblas tiu resuma mencio al la originala artikolo: https://vidaplenaebemestar.com.br/inspiracao/sua-essencia/descobrindo-o-ritmo- pessoal
CLAVER, R. Escrever sem doer: oficina de redação. 2 ed. revista e ampliada. Belo Horizonte: Editora UFMG, 2006.
GOSWAMI, A. Criatividade quântica: como despertar o nosso potencial criativo. Trad. Cássia Nasser, Marcelo Borges. São Paulo: Aleph, 2008.
JUNG, C. G. O eu e o inconsciente. Trad. Dora F. da Silva. 27 ed. Petrópolis: Vozes, 2017.
28/12/2024
DE VIDA PRI VIVO
DE VIDA
Vida me constitui nos constitui,
ruína e fluxo, sendo Vida.
Pois tudo o mais rui, flui, rui, flui, rui, flui:
Ruir, fluir nos faz a própria Vida.
Vida, minha vida e a vida tua:
Auto-eco-regulação-organísmica.
O que sou? Espiritualidade nua,
o Sopro em Terra cataclísmica!?
Vida: o Sopro feito Mistério!
Onde te achar, Vida verdadeira?
Se tiver sorte, no cemitério,
Onde a Vida ama a Vida na caveira!
PRI VIVO
Vivo tute min vin nin konstituas,
ruino kaj flukso: Vivo.
Ĉio plu ruas, fluas, ruas, fluas:
Rui, flui iĝas ni mem Vivo.
Jen Vivo mia, via Vivo kruda:
Mem-eko-regulig’-organismika.
Kio pri mi? Spiritualeco nuda
ĉi Blov’ en Ter’ kataklismika!?
Vivo: Blovo Ĝi mem Misteriejo!
Kie mi trovos vin, Vivo vera Io?
Se estos morto, en tombejo,
Kie Vivon amas Vivo en kranio!
27/12/2024
POESIA ALGUMA É PERFEITA - AJNA POEZIO PERFEKTAS
Sei que poesia alguma é perfeita
nem
faz da perfeição destino
ausência de liberdade é desatino
algumas é o que são
o doente no meu existir
faz
beicinho, e meu ser
só ri na sanidade de alma
e com calma se pergunta
minha
poesia o que fala
o que falta em felicidade?
arrisco
falta de estímulo?
só
falta o que lhe sobra
todas
vêm com título
e avisam sem calma
quem adora medalhas e títulos
é
o humano não a obra
não
a poesia menos ainda
o
que me sóbria – a alma!
Na
poesia adormeço
no
poema, sempre alerta!
poesia
é só o começo
no
fim a alma desperta
até
o poema ataúde
serve
à alma plenitude!
Sciite poezi’ nenia perfektas
aŭ igas perfekton destino
foresto de libereco, frenezaĵo
kelkaj estas tio
nur ridas laŭ saneco anima
sin demande kun trankvilo
mia poezio kion diras,
kio mankas en feliĉo?
mi riskas ĉu stimulo?
nur mankas kio restas
ĉiuj venas kun titolo
kaj avizas sen trankvilo
kiu adoras medalojn titolojn
jen humano ne la verko
malpli do la poezio
ĉe mi ja ĝi sobra -- animo!
En poezio mi dormas
en poem', ĉiam pretas!
poezio nur komenco
fine vekiĝas animo
eĉ poemo-ĉerko
CHAMA TRINA / TRINO FLAMO
CHAMA TRINA Inspiro Luz, retenho Vida, exalo Amor! Inspiro oito, retenho oito, exalo oito, Sempre que d'Isso me lembrar Reluz ...
-
CONCLAVE DE GENERAIS? CONCHAVO DE CARDEAIS?(*) Arte imita a Vida, que imita a Arte, que imita a Vida, que imita a Arte? Qual o todo...
-
DUETO Cúmplices do silêncio olhos tocam tácitos os lábios da poesia Parceiros do caminho ouvidos esquiam ávidos as vertentes da poesia Ama...
-
ESPER.ANT.O: KONVERSACI.O POR GRUP.O.J KAJ ENTREPREN.O.J Prav.ig.o : Ĉu emoci.a.j kaŭz.o.j mal.help.as fluec.o.n en Esperanto? Ki.o : ...