segunda-feira, 30 de dezembro de 2024

SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado

       


                                                                    

SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado

                                                                               Paulo P Nascentes


        Verŝajne komunikiĝi estas kunnaskita kapablo. Tiu kapablo ekzistas en bebo antaŭ ĝi parolu aŭ skribu. Familie kaj komunume, okazas la lernado de la ĉirkaŭa patrina lingvo. Nur poste, ĝenerale lerneje, venas la eniro en la skriban mondon. Multaj tamen mislernas verki eble pro nacilingva misinstruado. El tio naskiĝas tia kredo: “ho! mi ne scipovas la portugalan!” Multfoje misas la pedagogio de tekstoj-legado kaj verkado, kio estas aparta kapablo de lingvoakirado. Pri la kaŭzoj de tiu fenomeno, ni ne okupiĝu, sed nur pri ĝia konstato kaj ebla solvo. Esence kio mankas aŭ perdiĝis?


        Ĉu iel mankas persona kontakto mem kun la esenco? Jen hipotezo, eĉ se tiu esenco estu nemezurebla, do supoze neekzistanta? Pri tiu pensomodelo ankaŭ ni ne diskutos. Sed, interesas nin, ĉu estas rimedo kapabla ŝanĝi la malkomfortan situacion. Certe oni rajtas kapabliĝi kaj verki soci-utilajn tekstojn minimume esprimpovaj. Ĉu oniaj plej kaŝitaj mensaj tavoloj ne meritas sunlume aperi?


        Alivorte, ĉu onia psiĥa tuteco ne meritas libere esprimiĝi? Forte impresis min artikolo aperinta en Majo 1986 en la revuo “O Rosacruz”, bulteno de la brazila sekcio de AMORC, nome “O Ritmo Pessoal” (La persona ritmo) de Louise Anderson. Temis pri psikologia kolektiva eksperimento okazinta en usona universitato. Laŭ ĝi, grupo de selektitaj homoj skribis pri siaj pensoj, impresoj kaj konvinkoj dum almenaŭ 10 minutoj, senhalte, ĉiutage. Nenia paŭzo devus veni ĉu por elekti la ĝustan vorton, ĉu por ĝustigi gramatikaĵojn aŭ ortografiaĵojn, aŭ eĉ por alveni al logika sinsekvo da ideoj. Estas nur du reguloj aŭ rekomendoj: unue, daŭre ripetu la lastan vorton ĝis alia ekaperu viamense kaj due, estu sincera, ĉar vi rajtas detrui tiun skriban esprimon. Mia decido sperti tion dum ĉirkaŭ tri semajnoj ŝajnis neevitebla antaŭ mia ekscitita scivolo. Mian propran sperton mi ne diru. Tamen, iom poste, partnere kun psikologiino, ni ekgvidis klasojn pri tekstofarado en lernejoj, kongresoj laŭ la metodo de ni aranĝita surbaze de la artikolo. Kelkaj rezultoj rilate la tekstokvaliton impresis nin kaj diversajn partoprenantojn. Jarojn poste, etendiĝan porinstruistan kurson mi gvidis en Beletra Instituto de UnB. El ĝi venis lumen la nuna versio kune kun plia esploro. Tiel, partnere kun alia amikino, ni okazigis perrete kurson, nome “Esenca Verkado”. El kio ĝi konsistas?


        Facile konstateblas, ke ofte multaj tekstoj ŝajnas esti verkita kvazaŭ nur cerbe. Pro hastaj, malprofundaj, senbazaj pedagogiaj konkludoj, ŝablonoj supozeble efikaj estas proponataj al lernantaro, cele al aprobiĝo en ekzamenoj. Claver (2006) pritraktas du problemojn: la uzo de “reguloj de bona verkado” kaj tio, ke “metodoj kaj teknikoj de verko-instruado ne sukcesas superi la akademismon kaj la rutinon”.

Imagu, kion faras muzikisto antaŭ ol koncerti? Same volejbalisto aŭ futbalisto kion ili faras antaŭ la matĉo? Kion celas la unuaj akordoj, neaŭdeblaj duonvoĉoj, liberaj pilkoŝotoj? Certe la celo estas agordiĝi al la uzota instrumento, ĉu voĉo, ĉu gitaro, ĉu la korpo mem. Tial kadre de nia metodo, unue estas proponata varmiĝo per spirado, korpaj movoj, liniiĝo al nia centro. Due, skribi vortojn, liberajn kiel proceso, tiel skribi senĉese ion ajn dum 10 minutoj. Trie, teksto kiel emociigilo, tio estas, legado kaj aŭskultado de poeziaĵo, kanto de la tielnomata brazila popolmuziko. Kvare, teksto kiel produkto: venas propradire la tekstoverkado mem. Laste, sed ne balaste, tekstoplibonigo per legadorondo cele al la tekstokomunikado kaj ĝia kunlabora plibonigo. Ĉiuj do bonetose kunlernas.


        Du tiamajn kuriozaĵojn mi rakontu por montri la animstaton de malsamaj kursintoj. Ili estis timema lernanto de publika lernejo, 13-jaraĝa, kaj viro ĉe la pordo, kiu geste volis komunikiĝi kun la koramikino ene de la klasĉambro. Post la komando skribi vortojn dum 10 minutoj, la knabo timeme, malfortvoĉe, levis la manon kaj demandis min, ĉu li rajtis skribi… fivortojn. Ridete, mi jesis:             “Trankviliĝu! Certe vi skribos neniun, kiujn jam mi ne konas. Krome, poste vi povos komplete disŝiri la paperon”. Libera kaj danka, li ekis la skribadon. La menciitan viron mi invitis eniri en la ĉambron kaj partopreni la sesion. Dankeme, li sindirektis al libera sidloko, prenis skribilon, paperon, trankvilon. Kurioze, kiam komenciĝis la legad-rondo li levis la manon kaj emocie eklegis sian verkon. Post la laŭdo de kolegoj, li sin konfesis surprizita, ĉar unuafoje venis al li poemo! Inĝeniero, tre racia, sed eble pro la enhavo veninta dum la 10-minuta teksto, li asertis aliri memoraĵojn kaj neatendite sukcesis verki tiele. Spontaneaj aplaŭdoj aŭdiĝis.


        Aliokaze, en klaso de instruistoj pri la portugala, unu el ili asertis, ke li preskaŭ ne kredis pri la beleco de teksto de ne tiom brila lernanto. Tiu instruisto legis lian leteron omaĝe al la patro, kiu, enhospitaliĝinta, ne povis paŝi hejme la kristnaskan feston. En tiu tago, kaŝe, kelkaj kolegoj tute vane penis ne ploreti.


        Krom oferti plifoje tiun instigan kurson, venis al mi en la kapo la ideo esperantigi ĝin por instruado kadre de E-klasoj. Se partnero sin proponos, tio certe eblos. Dubon tamen mi havas, ĉu tiu 10-minuta libera skribado ja funkcios aŭ ne fremdlingve. Supozeble por ne denaskuloj en Esperanto ĝi fiasku, ĉar certe alia cerbo-areo stimuliĝos. Ĉu tio funkcios? Kion vi opinias pri tiu defio?


        Certe plia klarigo povos veni el zorga esploro pri tiaj reagoj. Eble helpos nin
informiĝi pri la “kolektiva nekonscienco” (Jung, 2017), pri vojoj de homa kreativeco (Goswami, 2008) kaj similaj. Ambaŭkaze, la suka verkaro naskiĝis el multaj jaroj de studoj kaj eksperimentoj. Minimume, jen bona irvojo por pliaj demandoj kaj investigoj. Ĉu vi tiucele sinprezentas, kara leganto?


        Referencoj
ANDERSON, L. Rete, nur disponeblas tiu resuma mencio al la originala artikolo: https://vidaplenaebemestar.com.br/inspiracao/sua-essencia/descobrindo-o-ritmo- pessoal
CLAVER, R. Escrever sem doer: oficina de redação. 2 ed. revista e ampliada. Belo Horizonte: Editora UFMG, 2006.
GOSWAMI, A. Criatividade quântica: como despertar o nosso potencial criativo. Trad. Cássia Nasser, Marcelo Borges. São Paulo: Aleph, 2008.
JUNG, C. G. O eu e o inconsciente. Trad. Dora F. da Silva. 27 ed. Petrópolis: Vozes, 2017.

sábado, 28 de dezembro de 2024

DE VIDA PRI VIVO

 Nosso Feminino Sagrado: Sou sopro... a qualquer momento o vento ...


DE VIDA

Vida me constitui nos constitui,

ruína e fluxo, sendo Vida.

Pois tudo o mais rui, flui, rui, flui, rui, flui:

Ruir, fluir nos faz a própria Vida.

Vida, minha vida e a vida tua:

Auto-eco-regulação-organísmica.

O que sou? Espiritualidade nua, 

o Sopro em Terra cataclísmica!?

Vida: o Sopro feito Mistério!

Onde te achar, Vida verdadeira?

Se tiver sorte, no cemitério,

Onde a Vida ama a Vida na caveira!


PRI VIVO

Vivo tute min vin nin konstituas,

ruino kaj flukso: Vivo.

Ĉio plu ruas, fluas, ruas, fluas:

Rui, flui iĝas ni mem Vivo.

Jen Vivo mia, via Vivo kruda:

Mem-eko-regulig’-organismika.

Kio pri mi? Spiritualeco nuda

ĉi Blov’ en Ter’ kataklismika!?

Vivo: Blovo Ĝi mem Misteriejo!

Kie mi trovos vin, Vivo vera Io?

Se estos morto, en tombejo,

Kie Vivon amas Vivo en kranio!


sexta-feira, 27 de dezembro de 2024

SEM TÍTULO - SEN TITOLO

 


Sei que poesia alguma é perfeita

nem faz da perfeição destino

ausência de liberdade é desatino

algumas é o que são

o doente no meu existir

faz beicinho, e meu ser

só ri na sanidade de alma

e com calma se pergunta

minha poesia o que fala

o que falta em felicidade?

arrisco falta de estímulo?

só falta o que lhe sobra

todas vêm com título

e avisam sem calma

quem adora medalhas e títulos

é o humano não a obra

não a poesia menos ainda

o que me sóbria – a alma!

Na poesia adormeço

no poema, sempre alerta!

poesia é só o começo

no fim a alma desperta

até o poema ataúde

serve à alma plenitude!


Sciite poezi’ nenia perfektas

aŭ igas perfekton destino

foresto de libereco, frenezaĵo

kelkaj estas tio

nur ridas laŭ saneco anima

sin demande kun trankvilo

mia poezio kion diras,

kio mankas en feliĉo?

mi riskas ĉu stimulo?

nur mankas kio restas

ĉiuj venas kun titolo

kaj avizas sen trankvilo

kiu adoras medalojn titolojn

jen humano ne la verko

malpli do la poezio

ĉe mi ja ĝi sobra -- animo!

En poezio mi dormas

en poem', ĉiam pretas!

poezio nur komenco

fine vekiĝas animo

eĉ poemo-ĉerko

iĝas anim' ĉefverko!


quarta-feira, 25 de dezembro de 2024

DEFASAGEM - MALAKORDO

 


DEFASAGEM

Ano da graça: 1949 me sinto um urso

nascido analógico por desgraça

me querem digital no ano em curso

 

crise de identidade agora e-digital, 

fulano de tal constato atônito

sem qualquer enleio: meu correio

é eletrônico, se chama imeio:

em inglês, e-mail

 

antiga a CNH esnoba

agora e-CNH nesse imbróglio

eu, nascido analógico, me vejo

completo analfabeto digital

 

bêbado, pisca meu percurso 

analógico, ilógico, tetraplégico:

ser analógico já não conta

criptografia de ponta a ponta

por mais que erre a câmera 

aponta o código de barra

em farra, agora código QR!

 

MALAKORDO

Graca jaro: 1949 min sintas mi urso

naskiĝinta analogia, malfeliĉe

min oni volas cifereca dum la jar’ en kurso

 

identeca krizo nun e-cifera, 

iu ajn mi konstatas konfuza

sen ajna ravo: mia poŝto

ja ret-poŝto nomiĝas “imeio”:

en la angla e-mail


eksmoda stirpermisilo freneze

iĝis e-permisilo en tiu imbróglio

mi, naskiĝinta analogia, min perceptas

tute cifereca analfabeto

 

mi stumblas ebria

dum la cifereco de mia irvojo 

analogia, senlogika, paralizata:

esti analogia ne gravas

de pinto al pinto kriptografio

ju pli malprave

kamerao sin direktas al stri-kodo

mi troas: nun pli moderna kodo!

domingo, 22 de dezembro de 2024

OLHAR POÉTICO Ainda estou aqui! - POEZIA RIGARDO Ankoraŭ mi estas ĉi tie!




OLHAR POÉTICO Ainda estou aqui!


enquanto lábios beijos ardem 
látegos ardem peles nuas 
porões quartéis clandestinos

famílias clãs destinos se rompiam
dilacerados pela tortura nos filhos
amordaçados desaparecidos

gritos surdos corredores ecoam 
lúgubres fétidos sangue escoa
sugada juventude corpo castigado

ainda estou aqui - diz a sétima arte
olhar frio documentário-poesia 
choram marias clarices eunices

deputado desaparecido 
diretório acadêmico  
docente silenciado
sussurros: sabe quem ficou gripado?

código ou eufemismo? 
até atestado de óbito
naquele clima endêmico
seria comemorado...
Ainda estou aqui! 


POEZIA RIGARDO Ankoraŭ mi estas ĉi tie!

dum lipoj kisoj ardaj 
skurĝoj ardaj nudaj haŭtoj 
kaŝaj kazernaj keloj

rompataj familioj klan' destinoj 
dispecigataj de torturaj filoj
silentigataj malaperintaj 

surdaj krioj koridore eĥadas 
funebra fetora sango skuadas
suĉada juneco punata korpo 

ankoraŭ mi estas ĉi tie - diras la sepa arto
frida rigardo poezia dokumentario 
ploras marias clarices eunices

malaperinta deputito
akademia direktorio
docento silentigita
susuroj: ĉu vi scias kiu gripiĝis?

ĉu kodo ĉu eŭfemismo? 
eĉ mortatesto 
en tiu endemia etoso
finfine komemorata...
Ankoraŭ mi ĉi tie! 

DUETO - DUOPO

 


DUETO


Cúmplices do silêncio
olhos tocam tácitos
os lábios da poesia

Parceiros do caminho
ouvidos esquiam ávidos
as vertentes da poesia

Amantes de muito tato
corações se tocam
as canções da poesia

Amantes cúmplices parceiros
meus teus olhos lábios 
ouvidos os corações
se sabem sábios inteiros
nos beijos claros ambíguos
da poesia


DUOPO

Komplicoj per silento
okuloj interŝanĝas implicaj
la lipojn de poezio

Partneroj en la vojo
oreloj skias avidaj
la deklivojn de poezio

Amantoj tre zorgemaj
sin tuŝas la koroj
kantoj de poezio

Amantoj komplicoj partneroj
miaj viaj okuloj lipoj 
aŭdataj la koroj
scias sin saĝaj tutplenaj
klaraj dubsencaj kisoj
de poezio  

quarta-feira, 18 de dezembro de 2024

ORGANISMO - ORGANISMO

  


                                      ORGANISMO

Sou organismo entre organismos

quisera ser mais orgânico

menos ismos

Organismo que bebe água

transmuta ar terra

essência em fogo

Quisera ser mais orgânico

água terra ar sem tóxico

fogo a temperar o ânimo

Sou organismo e cismo

pouco me abala

organismo de pouca fala

Quisera ser mais sano

que insano

menos alvo seta

mais corpo menos mente

inquieta

Mais orgânico menos tóxico

que poeta

menos teorema, enfim, poema!

mais amor menos doença

menos pensamento:

ser poeta e ser poema

é que compensa!

Eu Sou a Faísca Divina

que manifesta riqueza infinita.

Tudo que eu preciso já está a caminho.

Nada falta. Eu Sou a plenitude!


ORGANISMO

Inter organismoj mi estas organismo

la deziro esti pli organika

malpli ismo

Organismo kiu akvon trinkas

transmutacias aeron teron

esence fajro

Deziro esti pli organika

akvo tero aero sen tokso

fajro hardanta l’animon

Estas mi organismo, sismo

malmulte min skuas

organismo de parol’ malmulta

Deziro esti pli sana ol insana

malpli celo sago

pli da korpo malpli malkvieta menso

pli da ekologio malpli tokso

ol poeto

malpli teoremo, fine, poemo!

Pli da amo malpli malsano

malpli da penso:

esti poeto kaj poemo

jen kompenso!

Mi Estas la Dia Sparko

manifestanta senfinan riĉecon.

Ĉio kiun mi bezonas jam survojas.

Nenio mankas. Mi Estas la pleneco!

terça-feira, 10 de dezembro de 2024

ESTADOS - ŜTATOJ


ESTADOS

Unidos só do Norte

não da América

unidos da morte

imposta

da fartura da fratura

fatura vencida no protesto

unidos só contra o resto

resto do mundo


Sou americano - dizem 

contesto na bucha

americano do norte

americano do corte

do embargo a Cuba 

folia em Aruba


 ŜTATOJ

Ŝtatoj nur Nord-Amerika 

Unuiĝintaj nur de Nordo

ne de Ameriko

unuiĝintaj de morto

altruda

de abundo de fraturo

protesta fakturo 

unuiĝintaj kontraŭ cetero

monda cetero


Mi estas amerikano - vi diras 

tuja kontestado 

amerikano de Nordo

amerikano de tondo 

de embargo al Kubo 

amuzo en Arubo

 ✨   ✨   ✨

DEU NA TELHA

Da orelha à centelha

transito da impotência

à superpotência


o espírito-santo-de-orelha

se pergunta sem esforço

na centelha a Potência me pertence?


 ✨   ✨   ✨

SPARKO

De orelo al sparko

iras mi de senpovo

al superpovo


la sankta-spirito-de-orelo

senpene demandas sin

sparke Potenco ĉu apartenas min?

 ✍✍✍✍

SUMÁRIO

1. Aerodinâmica

2. Além do Ou

3. Amanto

4. Amor e Medo

5. Agora

6. Autorretrato

7. Colheita

8. Concerto de Jazz

9. Conjunção

10. Consciência no Corpo

11. Definição

12. Desencanto (MB)

13. Diálogo

14. Dominó

15. Dueto - Olhar Poético

16. Escolho as Escolhas que Faço?

17. Esperança

18. Esterco

19. Fonte

20. Fuga em Dó Maior

21. Futuro e as Rimas

22. Impermanência

23. Impresença

24. Lobo do Lobo do Lobo

25. Mutreta

26. Na Contramão

27. No Desenlace se Renasce?

28. Nervosismo na Faria Lima

29. O Sentido da Vida

30. Opus Alquímico

31. Pai-Mãe-Vida: Unidade

32. Percurso às Avessas

33. Poema Curto

34. Poema do Escrever

35. Poemo Noktuo Blua

36. Poeta

37. Poeticidade

38. Poesia é Necessária

39. Psora Chora Ora

40. Prima Expressão

41. Quem Sou

42. Symbolos

43. Taglibro

44. Venania

45. Véu do Instante

46. Viagem

47. Vinho

48. Virou Poesia



segunda-feira, 9 de dezembro de 2024

CONCERTO DE JAZZ - ĴAZ-CONCERTO

  


CONCERTO DE JAZZ


Filho Mais Velho e eu retornávamos de um concerto do guitarrista argentino Victor Biglioni em Botafogo. Xande teria então cerca de 15 anos. Depois de atravessarmos o túnel, na altura da Praça da Bandeira, meu Chevette, com o carinhoso apelido de Chevelho, apagou, como se apagam velinhas e velhinhas, sem muita cerimônia. Na época o lugar era conhecido pelos constantes alagamentos e assaltos a mão armada.

Era preciso agir rápido em busca de socorro naquele deserto por volta de 2h da madrugada. Aproximavam-se dois desconhecidos. Suspeitei que não vinham em nosso auxílio. Suspeita mais realista me assaltou as ideias. Pedi ao Xande que ficasse dentro do carro. A intuição me veio como silenciosa ordem, em tom de desafio. Não estuda tanto? Ponha em prática o que aprendeu! Logo me vieram à mente determinados mantras e sons vocálicos ensinados na Ordem Rosacruz -- AMORC. Tenso e me supondo vítima ideal, nas circunstâncias, de possíveis meliantes, antes que estivessem muito perto, visualizei o carro e os ocupantes envoltos em alguns círculos de luz colorida. Envolvi, suponho, com luz os dois que se aproximavam. Não faço ideia de como resolveram se desviar de nós, tomando rumo desconhecido. Sumiram na escuridão. Devo ter voltado a respirar nesse momento.

Ainda assustado, identifiquei-me para os dois PMs que faziam ronda em uma viatura. Chegaram uns dez minutos depois. Confirmaram que a área era muito perigosa. Creio que comecei a contar a eles o ocorrido, mas omiti os detalhes que não compreendia bem. Examinaram o motor, que parou de brincadeira besta e voltou a funcionar. Seguimos para casa comentando a inusitada aventura. Pelo retrovisor percebi que a viatura me seguia. Pouco adiante nos deixou. O Chevelho na certa se cansara de brincadeiras idiotas.

Enfim, bom estar aqui para contar essa lorota. O referido é verdade e dou fé. Se lembra disso, Xande?


ĴAZ-KONCERTO


Filo Plej Maljuna kaj mi revenis de koncerto de la argentina gitaristo Victor Biglioni en Botafogo. Ŝande tiam aĝis ĉirkaŭ 15 jaroj. Post la eliro de la tunelo, proksime al Praça da Bandeira, mia Chevette, karese kromnomita kiel Chevelho, mallumiĝadis, kvazaŭ mallumiĝas kandeloj kaj maljunulinoj, sen ajna ceremonio. Tiam tiu loko estis konata pro konstantaj superakviĝoj kaj pafilportantaj asaltoj.


Necesis rapide agi serĉe de helpo en tiu dezerto ĉirkaŭ la 2ª horo frumatene. Alproksimiĝadis du nekonatuloj. Suspektis mi, ke ili ne venis help-intence. Suspekto pli realisma asaltis min. Petis mi, ke Ŝande restu ene de la aŭto. Intuicio venis al mi kia silenta ordono, defio. Ĉu vi ne tiom studas? Praktiku do kion vi lernis! Tuj venis al mi en la kapo kelkaj mantramoj kaj vokalaj sonoj, laŭ instruoj de la Rozikruca Ordo -- AMORC. Streĉa kaj supozeble ideala viktimo, en tiaj cirkumstancoj, de eblaj friponoj, antaŭ ol ili estu tre proksime, mi mensevidis la aŭton kaj ĝiajn okupantojn ĉirkaŭitajn de kelkaj koloraj lumcirkloj. Supozeble, mi ĉirkaŭis lume tiujn du alproksimiĝantojn. Ideon mi ne havas pri kial ili decidis retroiri for de ni, al nekonata destino. Ili malaperis en mallumo. Certe tiam mi refoje spiradis.


Ankoraŭ timema, mi min identigis al du policistoj, kiuj rondiradis tie en veturilo. Alvenis ili dek minutojn poste. Ili konfirmis, ke tiu loko estis tre danĝera. Supozeble mi komencis rakonti pri la okazintaĵo, sed la detalojn de mi ne bone komprenataj mi preterlasis. Ekzamenadis ili la motoron, kiu ĉesis la sensencan ludon kaj refunkciis. Ni iris hejmen kaj komentis pri la neatendita aventuro. Per la retrospegulo mi perceptis, ke la polica veturilo nin akompanis. Iom poste ĝi nin preterlasis. La Chevelho certe estis laca pri idiotaj ludoj.


Fine, bonas esti ĉi tie por rakonti tiun fifikcion. La referaĵo, tamen, estas vera kaj tion mi atestas. Ĉu vi memoras pri tio, Ŝande?

DOMINÓ - DOMENO

 


DOMINÓ

peças de dominó tropa enfileirada
na cadeia peças fortes a sós
antiga cadeia de comando
triturada como pó
 
criança rindo encantada
ante a fileira desmontada
ruína destroços só
se solta na gargalhada
 
nada inspira dó
soldadesca vai de ré
sem marcha triunfal
escombros dando de ombros
à antiga pose imperial
 
no alto comando
surpresa continência
a Comando inda maior
 
ali onde havia rima
ali onde havia rumo
caem as pedras de cima
novos tempos novo aprumo
 
tire o egoísmo do caminho
que eu quero passar com meu amor
hoje pode crer o que é espinho
ou muda e muda vira flor
ninguém é rei
eu só juntei minha alma à sua
o Sol convive de boa com a Lua!
 
sentados nesse vulcão
sentimos crescer a pressão
placas soltas geológicas
terremotos convulsão
falhas ideológicas desmoronam
vão ao chão
 
só se sabe no final
no amor incondicional
raia nova civilização
turba desesperada
e criança às gargalhadas...

 

DOMENO

enviciga trupo domen-briko
mallibereje sole fortaj pecoj
antikva komand-ĉeno
pulvore pistita
 
antaŭ disbatita anser-vico
rubo ruino nur tio
ravita infano loze ridas
ridas ridege ridas
 
nenio kompaton venigas:
retroiras soldataro
sen triumfa marŝado
indiferenta disrompaĵo
antaŭ olda imperia aplombo
 
alta komando
neatendite salutas
pli altan Komandon... 
 
tie kie estis rimo
tie kie estis direkto
el supro falas ŝtonoj
novaj tempoj nova aplombo
 
forigu egoismon de la vojo
ĉar volas mi paŝi mian amon
kredu min nun kio estas dorno
ŝangu silente aŭ iĝu flor’
neniu reĝ' mi nur ligis
mian animon al la via
Suno bone kunvivas ja kun Luno!
 
sidas ni sur tiu vulkan’
sentas ni kreski prem’
lozaj tektonaj platoj
renversego ter-trem’
ideologiaj fendoj disfalas
teren falas
 
oni fine priscios ĉe senkondiĉa am’
ekaperos nova civilizaci’
popol-amaso afliktegas
dum l’ infano rid-ridegas...

RAIA O NOVO - SPLENDAS IO NOVA

  RAIA O NOVO Prece matinal do silente coração: Deus Pai-Mãe, permita-me repousar agora em seu fluxo divino: meu dia é todo seu para...