MAIS ALÉM
além do coração do poeta
além do relógio digital
infernal
tem o aplicativo invasivo
tem ruído e barulhinho
do relógio infernal
assim o poema desiste:
além do coração do poeta
a poesia não vai
mais além, então a quem?
* * * * *
Pri la nuntempa liriko Octavio Paz asertas tion: La poezio estas la riveligo de la homa kondiĉo kaj la konsekro de konkreta historia sperto. La modernaj romano kaj teatro sin apogas en sia epoko eĉ kiam, ĝin neas. Dum tiu neado ili ĝin konsekras. La destino de la liriko estis diversa. Mortintaj la antikvaj diaĵoj, kaj la propra objektiva realaĵo neata, la poemo havas nenion plu por kanti, escepte sian propran eston. La poeto kantas la kanton mem. Sed la kanto estas komuniko. Al la monologo ne povas sekvi alia afero ol la silento, aŭ aventuro inter ĉiuj malpreparata kaj ekstrema: la poezio ne plu enkarniĝos en la vorto, sed ja en la vivo. La poezia vorto ne konsekros la historion, sed estos historio, vivo. (2015: 74).
TRANS
trans la poeta koro
trans la cifereca horloĝ’
infera
jenas la invadema appo
jenas bruo brueto
de la infera horloĝ’
do rezignas la poemo:
trans la poezia koro
ne iras la poezio
plu trans, do al kiu?
Comenta sem medo!
ResponderExcluirAl vento, al estontaj civilizacioj... Kiu scias kien? Kelkaj poemoj estas kiel floroj kreskantaj en loko kiu neniu vizitas... chiuokaze, la parfumo kaj la beleco estas tie...
ResponderExcluirParfumo kaj beleco de floroj bonŝance estas neutilo. Dankon!
Excluir