Brazila kulturo por la mondo per Esperanto:
la neŭtrala Lingvo Internacia rolas kiel ponto por la disvastigo de la brazila
kulturo en la globa scenejo
Paulo P Nascentes
Enkonduko
Ĉu vi opinias, ke la brazila kulturo estas bone
konata Ekstere? Iam dum feria vojaĝo mi aŭdis kun ĝojo la faman bosanovan kanton
Garota de Ipanema [Girl from Ipanema], de Tom Jobim kaj Vinicius de
Moraes, kantata de grupo de turistoj en metroo-stacidomo en Vieno. Eble neniu
el ili estis brazilano. Nu, bonŝance tiu kaj pluraj aliaj brazilaj kanzonoj populariĝis.
De antaŭ kelkaj jaroj tio okazadas. Carmem Miranda, ekzemple, en la jaroj 1950,
furoris tutmonde, ekde Usono.
Unu el la ekzistantaj planlingvoj firmiĝas kiel
tio, por kio sia Iniciatinto, Lazaro-Ludoviko Zamenhof, ĝin konceptis. Sia origina
nomo montras tiun intencon: Lingvo Internacia Esperanto, veninta lume en 1887. Kompare
kun aliaj lingvoj ĝi estas preskaŭ bebo, pro tio ke ĝi ekzistas nur dum malpli
ol 140 jaroj.
Eĉ se ne multe konata de la granda publiko,
la Lingvo Internacia daŭras kiel efika ponto por konigi al publiko de ĉiuj
kontinentoj la brazilan kulturan diversecon.
Kultura interŝango
A. Esperanto kiel ilo de kultura interŝanĝo
Esperanto estas sinonimo de lingva
demokratio pro sia historia filozofio de neŭtraleco kaj inkluzivigo. Pluraj
eventoj, kongresoj kaj laborkunsidoj uzas la Internacian Lingvon Esperanton por
plifortigi kaj protekti el eventuala malapero minacatajn malgrandajn kulturojn
antaŭ sinsekvaj okazoj de kultura imperiismo.
B. La brazila kulturo tradukata kaj disvastigata
Ekzemploj de brazilaj verkoj tradukitaj al Esperanto
ne ankoraŭ abundas, sed tio certe povos ŝanĝiĝi ne nur en literaturo, sed ankaŭ
en muziko, filmoj, videaĵoj. Ĉu vi scias, ke vi povas legi kelkajn brazilajn aŭtorojn
en Esperanto? Ekzemple, en beletra prozo, Graça Aranha, Kanaano; Graciliano
Ramos, Vivoj sekaj (trad. Leopoldo H. Knoedt); Jorge Amado, La Morto
de Kinkas Akvobleko; Guimarães Rosa, La Horo kaj la vico de Aŭgusto
Matraga; Machado de Assis, La Sekreta kaŭzo kaj aliaj rakontoj, Kinkas
Borbas, La Alienisto (trad. de Francisco Stefano Wechsler kaj Paulo Sergio
Viana); en la nuntempa originala poezio, estas, interalie, kelkaj dulingvaj retpaĝoj
aŭ beletraj blogoj: Conversando com verso e alguma prosa (Nazaré Laroca,
<https://nazarelaroca.blogspot.com/>), Blog do Paulo (Paulo Sergio
Viana, <https://blogdopaulosergioviana.blogspot.coml/>), Papos Nascentes (Paulo P
Nascentes, <https://paposnascentes8.blogspot.com/>). Vizitu ilin kaj bonvolu lasi vian
bonvenan komentarion.
Pri la kino-arto, menciindas de 1966: Incubus,
kun William Shatner, la unua terora filmo, tute filmita en Esperanto. Reĝisoris
ĝin Leslie Stevens. Ekzemplo pri alia bona sukceso estas Gerda Malaperis,
originala esperantlingva romano verkita en 1983 far de Claude
Piron el Svisio. La libro inspiris la samnoman filmon, kies artista
skipo estas Eliezer Emanuel, Vitor Leitão, Sara
Monteiro, Lorena Leos, Kleber Veloso, Jaime Bazilio k.a. La
teĥnikaj detaloj estas: daŭro 1 h 45; subtitoloj (DVD):
portugala, germana, hispana, nederlanda, franca, angla, Esperanto; direktoro: Joe
Bazilio Costa. Ĝi estis registrita en Formiga, Brazilo, Julie
2006.
Bosanovo estas la stilo de la brazila
muziko certe la plej konata eksterlande. Nuntempe, tamen, disvastigas la
modernan brazilan muzikon la komponisto Flavio Fonseca per la Klubo Brazila
Muziko, “kiu estas agrabla virtuala komunumo, kie vi povas ĝui brazilan
muzikon en Esperanto!” Vizitu la retejon kaj ĝuu la ege bonajn esperantajn
versiojn <https://brazilamuziko.kpages.online/klubo>.
C. Iniciatoj kaj gravaj projektoj
Indas mencii tion, ke institucioj, NRO-j,
eldonejoj kaj kolektivoj promocias la brazilan kulturon per Esperanto. Brazila
Esperanto-Ligo (BEL), Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), Sociedade
Esperantista de Minas Gerais (SEM), diversaj kluboj kaj asocioj en diversaj urboj
kaj subŝtatoj. Ĉiu institucio respondecas
pri kalendaro de E-eventoj, ĉeestaj kaj retaj, kiaj kongresoj, simpozioj, kulturaj
festivaloj.
D. Impakto kaj atingo
Krom la menciitaj eventoj, estas publikaĵoj, libroj, revuoj, bultenoj,
flugfolioj, eĉ komercaj entreprenoj kiuj uzas Esperanton kiel laborlingvon.
Certe, ne mankas belaj, gravaj kaj promes-plenaj areoj por profesiaj iniciatoj
kaj entreprenoj. Tio sendube reprezentas impakton internacian kaj plifirmigas
la atingon de brazilanoj per kaj por nia riĉa brazila kulturo. Iagrade videblas la atingo de la brazila
poezia produktado. Ĉar tiu estas mia preferata agado kaj fako, mi konstatas
diversajn komentariojn de eksterlandanoj en la tri menciitajn pripoeziajn blogojn.
Nekonkluda konkludo
Supre estas pala ideo pri la graveco de Esperanto
kiel instrumento de kultura demokratio. Pro la unio de la riĉeco de la brazila kulturo
al la universalisma propono de Esperanto, Brazilo ne nur eksportas sian arton, sed
ankaŭ plifortigas la dialogon inter la diverslandaj popoloj. Persone mi deziras
instigi la produktadon de aliaj samtemaj artikoloj, ĉar tute ne eblas priverki
pri tiom riĉa kulturo kia la brazila, sen forgesi kelkajn interesajn
kontribuojn. Demando estas, kiel en via regiono sin esprimas la artistoj, ne
nur en la menciitaj areoj, sed ankaŭ per novaj tipoj de artoj, konsidere, ke
pluraj esprimaj ebloj ĵus aperis. Kiel nuntempe rolas Esperanto tiucele en la
diversaj landopartoj? Se vi emas artikoli, ne lasu fari tion. La revuo BRAZILA ESPERANTISTO dankas vin de nun!
Cultura brasileira para o mundo pelo esperanto: a neutra Lingvo Internacia funciona como uma ponte para a divulgação
da cultura brasileira no cenário global
Paulo P Nascentes
Introdução
Na sua opinião a cultura brasileira é bem conhecida no Exterior? Certa
vez durante uma viagem de férias ouvi com alegria a famosa canção da Bossa Nova
Garota de Ipanema [Girl from Ipanema], de Tom Jobim e Vinicius de Moraes,
cantada por um grupo de turistas numa estação do metrô em Viena. Na certa
nenhum deles era brasileiro. Bem, felizmente essa e muitas outras canções
brasileiras se popularizaram. Há alguns anos isso vem acontecendo. Carmem
Miranda, por exemplo, nos anos 1950, estourou nas paradas musicais em todo o
mundo, desde os Estados Unidos.
Uma das línguas planejadas existentes afirma-se como aquilo para o qual
seu Iniciador, Lázaro-Luiz Zamenhof, a concebeu. Seu nome original mostra essa intenção:
Lingvo Internacia Esperanto, vinda à luz em 1887. Em comparação com outras
línguas ela é quase um bebê, por existir há menos de 140 anos.
Mesmo se não muito conhecida do grande público, a Lingvo Internacia
dura como uma ponte eficaz para dar a conhecer ao público de todos os
continentes a diversidade cultural brasileira.
Intercâmbio cultural
A. Esperanto como
instrumento de intercâmbio cultural
Esperanto é sinônimo de democracia linguística por sua filosofia
histórica de neutralidade e inclusão. Muitos eventos, congressos e reuniões de
trabalho usam a Lingvo Internacia Esperanto para fortalecer e proteger de um
eventual desaparecimento pequenas culturas ameaçadas ante a sequência de
imperialismos culturais.
B. A cultura
brasileira traduzida e divulgada
Exemplos de obras brasileiras traduzidas ao esperanto ainda não são
abundantes, mas isto decerto poderá mudar não só em literatura, mês também na
música, filmes, vídeos. Você sabia que você pode ler alguns autores brasileiros
em esperanto? Por exemplo, na prosa literária, Graça Aranha, Canaã; Graciliano
Ramos, Vidas secas (trad. Leopoldo H. Knoedt); Jorge Amado, A Morte
de Quincas Berro d’água; Guimarães Rosa, A Hora e a vez de Augusto
Matraga; Machado de Assis, O Caso secreto e outros contos, Quincas Borba,
O Alienista (trad. de Francisco Stefano Wechsler e Paulo Sergio Viana); na
poesia original contemporânea, temos, ente outros, algumas páginas bilíngues ou
blogues literários: Conversando com verso e alguma prosa (Nazaré Laroca,
<https://nazarelaroca.blogspot.com/>),
Blog do Paulo (Paulo Sergio Viana, <https://blogdopaulosergioviana.blogspot.coml/>),
Papos Nascentes (Paulo P Nascentes, <https://paposnascentes8.blogspot.com/>).
Visite-os e considere deixar seu comentário.
Sobre o cinema, pode-se mencionar de 1966: Incubus, com
William Shatner, o primeiro filme de terror, totalmente filmado em esperanto. O
diretor é Leslie Stevens. Um exemplo de outro bom sucesso é Gerda Malaperis,
romance original em esperanto escrito em 1983 por Claude Piron da Suíça.
O livro inspirou o filme homônimo, cuja equipe artística é Eliezer
Emanuel, Vitor Leitão, Sara Monteiro, Lorena Leos, Kleber
Veloso, Jaime Bazilio e outros. Os detalhes técnicos são: duração 1 h 45;
subtítulos (DVD): português, alemão, espanhol, holandês, francês, inglês, esperanto;
diretor: Joe Bazilio Costa. Foi filmado em Formiga, Brasil, em julho
de 2006.
Bossa Nova é o estilo da música brasileira na certa mais conhecido
no Exterior. Hoje divulga a moderna música brasileira o compositor Flavio Fonseca
peoa Klubo Brazila Muziko, “que é uma agradável comunidade virtual onde
você pode apreciar a música brasileira em en Esperanto!” Visite o site e admire
as excelentes versões em esperanto <https://brazilamuziko.kpages.online/klubo>.
C. Iniciativas e
importantes projetos
Vale mencionar que instituições, ONGs, editoras e coletivos promovem
a cultura brasileira pelo esperanto. Liga Brasileira de Esperanto (BEL), Associação
de Esperanto de São Paulo (EASP), Sociedade Esperantista de Minas Gerais
(SEM), diversos clubes e associações em diversas cidades e estados. Cada
instituição responde por um calendário de eventos esperantistas, presenciais de
on-line, como congressos, simpósios, festivais culturais.
D. Impacto e alcance
Além dos mencionados eventos, temos publicações, livros, revistas, boletins,
folhetos, até empresas comerciais que usam o esperanto como língua de trabalho.
Na certa, não faltam áreas belas, importantes e cheias de promessas para
iniciativas profissionais e empresariais. Isso sem dúvida representa um impacto
internacional e reafirma o alcance de brasileiros para a nossa rica cultura
brasileira. Em cera medida se pode ver o alcance da produção poética brasileira.
Por ser minha atividade área preferida, constato diversos comentários de
estrangeiros nos três mencionados blogues.
Conclusão inconclusa
Acima temo suma pálida ideia da importância do esperanto como
instrumento de democracia cultural. Pela união da riqueza da cultura brasileira
à proposta universalista do esperanto, o Brasil não só exporta sua arte, mas também
fortalece o diálogo entre diversos povos. Pessoalmente desejo instigar a produção
de outros artigos sobre esse tema, por ser impossível escrever sobre uma
cultura tão rica como a brasileira, sem esquecer algumas contribuições
interessantes. A pregunta é como em sua região se expressam os artistas, não só
nessas áreas, mas também por meio de novos tipos de artes, considerando que
muitas possibilidades de expressão acabaram de aparecer. Como atualmente atua o
esperanto com esses objetivos nas diversas regiões do país? Se você gosta de
descrever artigos, não deixe de fazê-lo. A revista BRAZILA ESPERANTISTO agradece
desde já!
______________